Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 63

Psalmaro 63:2-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.
3Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.
4Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.
5Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.
6Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
7Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.
8Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.
9Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.
10Ili estos mortigitaj per glavo, Fariĝos akiro de vulpoj.

Read Psalmaro 63Psalmaro 63
Compare Psalmaro 63:2-10Psalmaro 63:2-10