Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 62

Psalmaro 62:1-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.
2Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne tute renversiĝos.
3Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin, Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?
4Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo; Plaĉas al ili malvero; Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela.
5Nur Dion fidu, mia animo; Ĉar Li estas mia espero.
6Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne renversiĝos.
7En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio.
8Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; Elverŝu antaŭ Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.
9Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.

Read Psalmaro 62Psalmaro 62
Compare Psalmaro 62:1-9Psalmaro 62:1-9