Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 57

Psalmaro 57:1-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, Ĝis pasos la mizeroj.
2Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.
3Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
4Mia animo estas inter leonoj; Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.
5Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
6Reton ili metis antaŭ miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaŭ mi foson, Sed ili mem falis en ĝin. Sela.
7Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.
8Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
9Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.
10Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
11Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

Read Psalmaro 57Psalmaro 57
Compare Psalmaro 57:1-11Psalmaro 57:1-11