Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 55

Psalmaro 55:3-18

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, Ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon Kaj kolere min malamas.
4Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;
5Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.
6Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;
7Malproksimen mi foriĝus, Mi ekloĝus en dezerto. Sela.
8Mi rapidus al rifuĝejo For de ventego kaj fulmotondro.
9Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
10Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de ĝi;
11Pereigemo estas interne de ĝi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton.
12Ne malamiko min ja insultas — mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi — mi kaŝus min de li;
13Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado,
14Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.
15La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo.
16Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos.
17Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas; Kaj Li aŭskultas mian voĉon.
18Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi, Kiam ili grandanombre estis kontraŭ mi.

Read Psalmaro 55Psalmaro 55
Compare Psalmaro 55:3-18Psalmaro 55:3-18