Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 51

Psalmaro 51:6-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
6Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.
7Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.
8Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.
9Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.
10Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.
11Ne forpuŝu min de Via vizaĝo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.
12Redonu al mi la ĝojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min.
13Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi.
14Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon.
15Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.
16Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus; Brulofero ne plaĉas al Vi.
17Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas.

Read Psalmaro 51Psalmaro 51
Compare Psalmaro 51:6-17Psalmaro 51:6-17