Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 50

Psalmaro 50:2-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2El Cion, la perfektaĵo de beleco, Dio ekbrilis.
3Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaŭ Li, Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.
4Li vokas la ĉielon supre kaj la teron, Por juĝi Sian popolon:
5Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, Kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono.
6Kaj la ĉielo proklamis Lian justecon, Ĉar Dio estas tiu juĝanto. Sela.
7Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.
8Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉos, Ĉar viaj bruloferoj estas ĉiam antaŭ Mi.
9Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn:
10Ĉar al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj;
11Mi konas ĉiujn birdojn sur la montoj, Kaj ĉiuj bestoj de la kampoj estas antaŭ Mi.
12Se Mi fariĝus malsata, Mi ne dirus al vi, Ĉar al Mi apartenas la mondo, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
13Ĉu Mi manĝas viandon de bovoj, Kaj ĉu Mi trinkas sangon de kaproj?
14Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn.

Read Psalmaro 50Psalmaro 50
Compare Psalmaro 50:2-14Psalmaro 50:2-14