1Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.
2Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
3Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.
4Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
5Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno.