Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 46

Psalmaro 46:1-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.
2Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
3Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.
4Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
5Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno.
6Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.
7La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
8Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,
9Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
10Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
11La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Read Psalmaro 46Psalmaro 46
Compare Psalmaro 46:1-11Psalmaro 46:1-11