35Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
36Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
37Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema;
38Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.
39La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.