Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 35

Psalmaro 35:2-25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Prenu ŝildon kaj armilojn, Kaj stariĝu, por helpi min.
3Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj; Diru al mia animo: Via helpo Mi estas.
4Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo; Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi.
5Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu.
6Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu.
7Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.
8Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin; Por pereo li falu en ĝin.
9Kaj mia animo ĝojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo.
10Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto?
11Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.
12Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraŭ mia animo.
13Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem.
14Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis.
15Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis; Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili ŝiris kaj ne ĉesis.
16Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn.
17Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj.
18Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin laŭdos.
19Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj.
20Ĉar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn.
21Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon, Kaj diris: Ha, ha! nia okulo vidis.
22Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi.
23Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.
24Juĝu min laŭ Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne ĝoju pri mi.
25Ili ne diru en sia koro: Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro; Ili ne diru: Ni lin englutis.

Read Psalmaro 35Psalmaro 35
Compare Psalmaro 35:2-25Psalmaro 35:2-25