Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 35

Psalmaro 35:19-27

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj.
20Ĉar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn.
21Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon, Kaj diris: Ha, ha! nia okulo vidis.
22Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi.
23Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.
24Juĝu min laŭ Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne ĝoju pri mi.
25Ili ne diru en sia koro: Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro; Ili ne diru: Ni lin englutis.
26Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo; Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi.
27Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.

Read Psalmaro 35Psalmaro 35
Compare Psalmaro 35:19-27Psalmaro 35:19-27