Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 33

Psalmaro 33:9-22

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis; Li ordonis, kaj tio aperis.
10La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.
11La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.
12Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.
13El la ĉielo la Eternulo rigardas, Li vidas ĉiujn homidojn.
14De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,
15Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj, Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn.
16La reĝon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto.
17Vana estas la ĉevalo por helpo, Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.
18Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron,
19Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.
20Nia animo fidas la Eternulon; Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.
21Ĉar pro Li ĝojas nia koro, Ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.
22Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, Kiel ni esperas al Vi.

Read Psalmaro 33Psalmaro 33
Compare Psalmaro 33:9-22Psalmaro 33:9-22