Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 33

Psalmaro 33:1-12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo; Al la justuloj konvenas glorado.
2Gloru la Eternulon per harpo, Per dekkorda psaltero ludu al Li.
3Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.
4Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo, Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.
5Li amas justecon kaj juĝon; La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.
6Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.
7Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, Li metis la abismojn en konservejojn.
8Timu la Eternulon la tuta tero; Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.
9Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis; Li ordonis, kaj tio aperis.
10La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.
11La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.
12Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

Read Psalmaro 33Psalmaro 33
Compare Psalmaro 33:1-12Psalmaro 33:1-12