Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 32

Psalmaro 32:3-7

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis De mia ĉiutaga ploregado.
4Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. Sela.
5Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis; Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.
6Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo, Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
7Vi estas mia ŝirmo; Kontraŭ sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. Sela.

Read Psalmaro 32Psalmaro 32
Compare Psalmaro 32:3-7Psalmaro 32:3-7