Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 31

Psalmaro 31:9-23

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas; Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.
10Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis.
11Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj Kaj teruraĵo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.
12Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi fariĝis kiel rompita vazo.
13Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj; Ĉirkaŭe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraŭ mi, Ili intencas pereigi mian vivon.
14Sed mi — mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras: Vi estas mia Dio.
15En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.
16Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo, Helpu min per Via boneco.
17Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol.
18Mutiĝu la mensogaj buŝoj, Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo, Kun fiero kaj malestimo.
19Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!
20Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo kontraŭ homaj atencoj, Vi kaŝas ilin en tendo kontraŭ malamikaj langoj.
21Glorata estu la Eternulo, Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.
22Kaj mi diris en mia konfuziĝo: Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj; Tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, kiam mi vokis al Vi.
23Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj; La fidelulojn la Eternulo gardas, Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile.

Read Psalmaro 31Psalmaro 31
Compare Psalmaro 31:9-23Psalmaro 31:9-23