3La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj.
4La voĉo de la Eternulo iras kun forto, La voĉo de la Eternulo iras kun majesto.
5La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.
6Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.
7La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon.