Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 27

Psalmaro 27:2-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon, Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.
3Se elpaŝos kontraŭ min armeo, Mia koro ne ektimos; Se leviĝos kontraŭ min milito, Ankaŭ tiam mi havos fidon.
4Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
5Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.
6Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon.
7Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi.
8De Vi diris al mi mia koro: Serĉu Mian vizaĝon. Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
9Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.

Read Psalmaro 27Psalmaro 27
Compare Psalmaro 27:2-9Psalmaro 27:2-9