Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 25

Psalmaro 25:8-22

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon.
9Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.
10Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.
11Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, Ĉar ĝi estas granda.
12Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.
13Lia animo ĝuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.
14Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.
15Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo, Ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn.
16Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Ĉar mi estas soleca kaj mizera.
17La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min.
18Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.
19Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.
20Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.
21Senkulpeco kaj justeco defendu min, Ĉar al Vi mi esperas.
22Liberigu, ho Dio, Izraelon el ĉiuj liaj suferoj.

Read Psalmaro 25Psalmaro 25
Compare Psalmaro 25:8-22Psalmaro 25:8-22