6Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, Ĉar ili estis de ĉiam.
7La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laŭ Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!
8Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon.
9Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.
10Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.
11Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, Ĉar ĝi estas granda.