Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 22

Psalmaro 22:1-31

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Por ario: Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?
2Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.
3Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael.
4Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.
5Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.
6Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.
7Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:
8Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin.
9Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.
10Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.
11Ne malproksimiĝu de mi, Ĉar malfeliĉo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.
12Ĉirkaŭis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.
13Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn, Kiel leono ŝiranta kaj krieganta.
14Kiel akvo mi disverŝiĝis, Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj; Mia koro fariĝis kiel vakso, Fandiĝis en mia interno.
15Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto; Mia lango algluiĝis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.
16Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.
17Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas.
18Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas.
19Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu; Mia forto, rapidu, por helpi min.
20Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo.
21Savu min de buŝo de leono, Kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj.
22Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.
23Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.
24Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon; Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li.
25Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj.
26La humiluloj manĝu kaj satiĝu, Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj; Via koro vivu eterne.
27Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo; Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.
28Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado; Li reĝas super la popoloj.
29Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero; Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.
30Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.
31Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.

Read Psalmaro 22Psalmaro 22
Compare Psalmaro 22:1-31Psalmaro 22:1-31