4Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.
5Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.
6Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.
7Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.