5Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno, Ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.
6Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, Kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj; Kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego.
7La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.
8La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.
9La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne; La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.
10Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.
11Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.