Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 18

Psalmaro 18:9-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
10Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
11El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris ĉirkaŭ Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.
12De la brilo antaŭ Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.
13Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
14Li ĵetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; Ĵetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.
15Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj, Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo, De Via minaca voĉo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.
16Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;

Read Psalmaro 18Psalmaro 18
Compare Psalmaro 18:9-16Psalmaro 18:9-16