Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 18

Psalmaro 18:25-36

Help us?
Click on verse(s) to share them!
25Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia,
26Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
27Ĉar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas.
28Ĉar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.
29Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.
30La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
31Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
32Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;
33Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj;
34Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
35Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.
36Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.

Read Psalmaro 18Psalmaro 18
Compare Psalmaro 18:25-36Psalmaro 18:25-36