Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 147

Psalmaro 147:5-20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia saĝo estas nemezurebla.
6La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero.
7Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo.
8Li kovras la ĉielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon.
9Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias.
10Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas; Ne la femuroj de homo al Li plaĉas:
11Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon.
12Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; Gloru vian Dion, ho Cion.
13Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi.
14Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.
15Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto.
16Li donas neĝon kiel lanon, Li ŝutas prujnon kiel cindron.
17Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontraŭstaros al Lia frosto?
18Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.
19Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.
20Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja!

Read Psalmaro 147Psalmaro 147
Compare Psalmaro 147:5-20Psalmaro 147:5-20