Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 145

Psalmaro 145:2-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Ĉiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne.
3Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
4Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.
5Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
6La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.
7Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.
8Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco.
9La Eternulo estas bona por ĉiuj; Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj.
10Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.
11Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco,
12Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.
13Via reĝeco estas reĝeco eterna, Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.
14La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.

Read Psalmaro 145Psalmaro 145
Compare Psalmaro 145:2-14Psalmaro 145:2-14