Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 145

Psalmaro 145:13-21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13Via reĝeco estas reĝeco eterna, Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.
14La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.
15Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
16Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore ĉion vivantan.
17Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.
18Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.
19La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
20La Eternulo gardas ĉiujn Sian amantojn, Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas.
21La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.

Read Psalmaro 145Psalmaro 145
Compare Psalmaro 145:13-21Psalmaro 145:13-21