Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 144

Psalmaro 144:4-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.
5Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren; Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.
6Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.
7Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj,
8Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
9Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,
10Kiu donas helpon al la reĝoj, Kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo.
11Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
12Niaj filoj kiel plantitaĵoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;
13Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco; Niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj paŝtejoj;
14Niaj bovoj estas ŝarĝitaj; Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;

Read Psalmaro 144Psalmaro 144
Compare Psalmaro 144:4-14Psalmaro 144:4-14