Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 139

Psalmaro 139:3-13

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, Kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.
4Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.
5De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min Kaj metis sur min Vian manon.
6Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi ĝin ne povas kompreni.
7Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?
8Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas.
9Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:
10Ankaŭ tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos.
11Se mi diros: Mallumo min kovros, Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:
12Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo fariĝas kiel lumo.
13Ĉar Vi kreis mian internaĵon, Formis min en la ventro de mia patrino.

Read Psalmaro 139Psalmaro 139
Compare Psalmaro 139:3-13Psalmaro 139:3-13