1De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaŭ la dioj mi Vin prikantas.
2Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.
3En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, Vi donis forton al mia animo.
4Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.