Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 137

Psalmaro 137:1-7

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon.
2Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn.
3Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion.
4Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo?
5Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesiĝu mia dekstra mano;
6Algluiĝu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj.
7Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento.

Read Psalmaro 137Psalmaro 137
Compare Psalmaro 137:1-7Psalmaro 137:1-7