Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 136

Psalmaro 136:3-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, Ĉar eterna estas Lia boneco.
4La sola faranto de grandaj mirakloj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
5Kiu saĝege kreis la ĉielon, Ĉar eterna estas Lia boneco;
6Kiu etendis la teron super la akvo, Ĉar eterna estas Lia boneco;
7Kiu kreis grandajn lumojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;
8La sunon, por regi en la tago, Ĉar eterna estas Lia boneco;
9La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, Ĉar eterna estas Lia boneco;
10Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
11Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon, Ĉar eterna estas Lia boneco;
12Per forta mano kaj etendita brako, Ĉar eterna estas Lia boneco;
13Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;
14Kaj trairigis Izraelon tra ĝi, Ĉar eterna estas Lia boneco;
15Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron, Ĉar eterna estas Lia boneco;
16Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, Ĉar eterna estas Lia boneco;
17Kiu batis grandajn reĝojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;
18Kaj mortigis reĝojn potencajn, Ĉar eterna estas Lia boneco;
19Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
20Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Ĉar eterna estas Lia boneco;
21Kaj donis ilian landon kiel heredon, Ĉar eterna estas Lia boneco;
22Heredon al Lia sklavo Izrael, Ĉar eterna estas Lia boneco;
23Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
24Kaj liberigis nin de niaj premantoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;

Read Psalmaro 136Psalmaro 136
Compare Psalmaro 136:3-24Psalmaro 136:3-24