Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 135

Psalmaro 135:6-18

Help us?
Click on verse(s) to share them!
6Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.
7Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.
8Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo ĝis bruto.
9Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.
10Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn reĝojn:
11Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.
12Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.
13Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.
14Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.
15La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.
16Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;
17Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.
18Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas.

Read Psalmaro 135Psalmaro 135
Compare Psalmaro 135:6-18Psalmaro 135:6-18