15La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.
16Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;
17Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.
18Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
19Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;
20Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.
21El Cion estu benata la Eternulo, Kiu loĝas en Jerusalem. Haleluja!