Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 132

Psalmaro 132:6-13

Help us?
Click on verse(s) to share them!
6Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata; Ni ĝin trovis sur arbara kampo.
7Ni iru en Lian loĝejon, Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.
8Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.
9Viaj pastroj vestiĝu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.
10Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito.
11La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;
12Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono.
13Ĉar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:

Read Psalmaro 132Psalmaro 132
Compare Psalmaro 132:6-13Psalmaro 132:6-13