Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 129

Psalmaro 129:1-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kanto de suprenirado. Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael,
2Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis.
3Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj.
4La Eternulo estas justa; Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj.
5Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen Ĉiuj malamantoj de Cion.
6Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;
7Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon.
8Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.

Read Psalmaro 129Psalmaro 129
Compare Psalmaro 129:1-8Psalmaro 129:1-8