Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 127

Psalmaro 127:1-5

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.
2Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, Manĝas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.
3Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.
4Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj.
5Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.

Read Psalmaro 127Psalmaro 127
Compare Psalmaro 127:1-5Psalmaro 127:1-5