Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 126

Psalmaro 126:1-6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj.
2Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
3Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas.
4Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.
5Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.
6Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

Read Psalmaro 126Psalmaro 126
Compare Psalmaro 126:1-6Psalmaro 126:1-6