Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 119

Psalmaro 119:93-169

Help us?
Click on verse(s) to share them!
93Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, Ĉar per ili Vi min vivigas.
94Al Vi mi apartenas; Helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
95Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn leĝojn.
96Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta.
97Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.
98Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.
99Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.
100Mi estas pli scianta ol maljunuloj, Ĉar Viajn ordonojn mi konservas.
101De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.
102De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, Ĉar Vi min gvidas.
103Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia buŝo!
104De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero.
105Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.
106Mi ĵuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn.
107Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.
108La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min.
109Mia animo estas ĉiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.
110La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis.
111Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro.
112Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino.
113Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas.
114Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; Vian vorton mi fidas.
115Foriĝu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio.
116Subtenu min laŭ Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero.
117Fortikigu min, ke mi saviĝu, Kaj mi ĉiam havos plezuron de Viaj leĝoj.
118Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj, Ĉar ilia falsaĵo estas mensoga.
119Kiel skorion Vi forĵetas ĉiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn.
120De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn juĝojn mi timas.
121Mi faris juĝon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj.
122Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu.
123Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton.
124Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco, Kaj Viajn leĝojn instruu al mi.
125Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.
126Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian leĝon.
127Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, eĉ ol puran oron.
128Tial mi estimas ĉiujn Viajn ordonojn, Ĉiun vojon de malvero mi malamas.
129Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas.
130Malkaŝo de Via vorto klerigas, Ĝi prudentigas simplanimulojn.
131Mi malfermas mian buŝon kaj enspiras, Ĉar mi deziregas Viajn ordonojn.
132Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo.
133Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.
134Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn.
135Lumu per Via vizaĝo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn leĝojn.
136Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.
137Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj juĝoj.
138Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero.
139Elturmentis min mia fervoro, Ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.
140Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo ĝin amas.
141Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.
142Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero.
143Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.
144La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu.
145Mi vokas el la tuta koro; aŭskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn leĝojn.
146Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn.
147Antaŭ la matenruĝo mi vokas; Vian vorton mi fidas.
148Antaŭ la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekiĝas, Por ke mi meditu pri Via vorto.
149Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
150Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via leĝo.
151Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.
152De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por ĉiam.
153Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, Ĉar Vian instruon mi ne forgesis.
154Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laŭ Via vorto lasu min vivi.
155Malproksima de malvirtuloj estas savo, Ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn.
156Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
157Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis.
158Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, Ĉar Vian vorton ili ne observis.
159Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laŭ Via boneco lasu min vivi.
160La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco.
161Princoj persekutas min senkaŭze; Sed Vian vorton timas mia koro.
162Mi ĝojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro.
163Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas.
164Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj juĝoj.
165Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpuŝiĝas.
166Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas.
167Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas.
168Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, Ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi.
169Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laŭ Via vorto klerigu min.

Read Psalmaro 119Psalmaro 119
Compare Psalmaro 119:93-169Psalmaro 119:93-169