Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 119

Psalmaro 119:88-115

Help us?
Click on verse(s) to share them!
88Laŭ Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo.
89Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la ĉielo.
90Por ĉiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj ĝi staras.
91Laŭ Viaj leĝoj ĉio nun staras, Ĉar ĉio estas Viaj sklavoj.
92Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero.
93Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, Ĉar per ili Vi min vivigas.
94Al Vi mi apartenas; Helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
95Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn leĝojn.
96Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta.
97Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.
98Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.
99Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.
100Mi estas pli scianta ol maljunuloj, Ĉar Viajn ordonojn mi konservas.
101De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.
102De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, Ĉar Vi min gvidas.
103Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia buŝo!
104De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero.
105Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.
106Mi ĵuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn.
107Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.
108La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min.
109Mia animo estas ĉiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.
110La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis.
111Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro.
112Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino.
113Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas.
114Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; Vian vorton mi fidas.
115Foriĝu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio.

Read Psalmaro 119Psalmaro 119
Compare Psalmaro 119:88-115Psalmaro 119:88-115