Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 119

Psalmaro 119:37-114

Help us?
Click on verse(s) to share them!
37Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon; Vivigu min per Viaj vojoj.
38Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi.
39Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; Ĉar Viaj juĝoj estas bonaj.
40Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.
41Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto,
42Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; Ĉar mi fidas Vian vorton.
43Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero, Ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.
44Kaj mi konservos Vian instruon Ĉiam kaj eterne.
45Kaj mi iros en libereco, Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
46Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj, Kaj mi ne hontos.
47Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas.
48Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj leĝoj.
49Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis.
50Ĉi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas.
51Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne dekliniĝis.
52Mi rememoras Viajn juĝojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoliĝas.
53Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian leĝon.
54Viaj leĝoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado.
55Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon.
56Tio fariĝis al mi, Ĉar mi observas Viajn ordonojn.
57Mi diris: Mia sortaĵo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn.
58Mi petegas antaŭ Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto.
59Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.
60Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn.
61Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis; Sed Vian instruon mi ne forgesis.
62En la mezo de la nokto mi leviĝas, Por glori Vin por Viaj justaj juĝoj.
63Mi estas kamarado por ĉiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.
64De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn leĝojn.
65Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto.
66Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, Ĉar al Viaj ordonoj mi kredas.
67Antaŭ ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.
68Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn leĝojn.
69Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.
70Grasiĝis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.
71Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn leĝojn.
72Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.
73Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.
74Viaj timantoj min vidos kaj ĝojos, Ĉar mi fidis Vian vorton.
75Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis.
76Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo.
77Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; Ĉar Via instruo estas mia plezuro.
78Hontiĝu la fieruloj, ĉar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj.
79Turniĝu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj leĝoj.
80Mia koro estu ĝusta, laŭ Viaj leĝoj, Por ke mi ne hontiĝu.
81Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas.
82Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos?
83Ĉar mi fariĝis kiel felsako en fumo; Sed Viajn leĝojn mi ne forgesas.
84Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj?
85Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontraŭe al Viaj leĝoj.
86Ĉiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min.
87Oni preskaŭ pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.
88Laŭ Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo.
89Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la ĉielo.
90Por ĉiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj ĝi staras.
91Laŭ Viaj leĝoj ĉio nun staras, Ĉar ĉio estas Viaj sklavoj.
92Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero.
93Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, Ĉar per ili Vi min vivigas.
94Al Vi mi apartenas; Helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
95Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn leĝojn.
96Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta.
97Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.
98Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.
99Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.
100Mi estas pli scianta ol maljunuloj, Ĉar Viajn ordonojn mi konservas.
101De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.
102De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, Ĉar Vi min gvidas.
103Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia buŝo!
104De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero.
105Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.
106Mi ĵuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn.
107Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.
108La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min.
109Mia animo estas ĉiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.
110La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis.
111Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro.
112Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino.
113Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas.
114Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; Vian vorton mi fidas.

Read Psalmaro 119Psalmaro 119
Compare Psalmaro 119:37-114Psalmaro 119:37-114