Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 119

Psalmaro 119:144-176

Help us?
Click on verse(s) to share them!
144La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu.
145Mi vokas el la tuta koro; aŭskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn leĝojn.
146Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn.
147Antaŭ la matenruĝo mi vokas; Vian vorton mi fidas.
148Antaŭ la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekiĝas, Por ke mi meditu pri Via vorto.
149Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
150Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via leĝo.
151Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.
152De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por ĉiam.
153Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, Ĉar Vian instruon mi ne forgesis.
154Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laŭ Via vorto lasu min vivi.
155Malproksima de malvirtuloj estas savo, Ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn.
156Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
157Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis.
158Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, Ĉar Vian vorton ili ne observis.
159Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laŭ Via boneco lasu min vivi.
160La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco.
161Princoj persekutas min senkaŭze; Sed Vian vorton timas mia koro.
162Mi ĝojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro.
163Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas.
164Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj juĝoj.
165Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpuŝiĝas.
166Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas.
167Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas.
168Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, Ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi.
169Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laŭ Via vorto klerigu min.
170Mia petego venu al Vi; Laŭ Via diro savu min.
171Miaj lipoj eldiru gloradon, Ĉar Vi instruas al mi Viajn leĝojn.
172Mia lango predikos pri Via vorto, Ĉar ĉiuj Viaj ordonoj estas justaj.
173Via mano estu al mi helpo, Ĉar Viajn ordonojn mi elektis.
174Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro.
175Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj juĝoj min helpu.
176Mi erarvagis kiel perdita ŝafo; Elserĉu Vian sklavon, ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis.

Read Psalmaro 119Psalmaro 119
Compare Psalmaro 119:144-176Psalmaro 119:144-176