Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 9

Predikanto 9:1-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al ĉio ĉi tio mi direktis mian koron, por esplori ĉion ĉi tion, ke la virtuloj kaj saĝuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas.
2Al ĉiuj estas la sama sorto: al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la ĵuranto kaj al tiu, kiu timas ĵuron.
3Ĉi tio estas malbona en ĉio, kio fariĝas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por ĉiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencaĵo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj.
4Ĉar kiu troviĝas inter la vivuloj, tiu havas ankoraŭ esperon; ĉar eĉ al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta.
5Ĉar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, ĉar la memoro pri ili estas forgesita.
6Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio fariĝas sub la suno.
7Iru, manĝu ĝoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn.
8En ĉiu tempo viaj vestoj estu blankaj, kaj oleo ne manku sur via kapo.

Read Predikanto 9Predikanto 9
Compare Predikanto 9:1-8Predikanto 9:1-8