Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 8

Predikanto 8:3-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Ne rapidu foriri de antaŭ li, kaj ne estu persistema en malbona afero; ĉar ĉion, kion li volos, li povos fari.
4Ĉar la vorto de reĝo estas potenca; kaj kiu povas diri al li: Kion vi faras?
5Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan; tempon kaj manieron de agado scias la koro de saĝulo.
6Ĉar por ĉiu afero estas ĝia tempo kaj ĝia maniero; kaj granda estas por la homo la malbono de tio,
7ke li ne scias, kio estos; ĉar kiu diros al vi, kiel estos?
8Neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la morto; ne ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne savas sian faranton.
9Ĉion ĉi tion mi vidis, kaj mi atentis ĉiun aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu homo regas homon al lia malbono.
10Kaj ankaŭ mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj en la urbo, kie ili tiel agis; kaj ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo.
11Ĉar ne baldaŭ estas farata juĝo kontraŭ malbonaj faroj, tial plene kuraĝas la koro de homidoj fari malbonon.
12Kvankam pekulo faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li, tamen mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj respektas Lin.
13Kaj ne estos bone al malvirtulo, kaj ne tenos sin longe, simile al ombro, tiu, kiu ne timas Dion.
14Ekzistas vantaĵo, kiu fariĝas sur la tero: ekzistas virtuloj, al kiuj fariĝas tio sama, kio fariĝas al malvirtuloj; kaj ekzistas malvirtuloj, al kiuj fariĝas tio sama, kio al la virtuloj; kaj mi diris al mi, ke ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
15Kaj mi eklaŭdis la gajecon, ĉar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol manĝi, trinki, kaj gaji, kaj ke ĉi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.
16Kiam mi direktis mian koron, por ekkoni saĝecon, kaj por ĉirkaŭrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero tiamaniere, ke nek tage nek nokte homo vidas dormon sur siaj okuloj; kaj kiam mi rigardis ĉiujn farojn de Dio:

Read Predikanto 8Predikanto 8
Compare Predikanto 8:3-16Predikanto 8:3-16