Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 7

Predikanto 7:2-7

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; ĉar morto estas la fino de ĉiu homo, kaj la vivanto notos ĉi tion en sia koro.
3Pli bona estas plendo, ol rido; ĉar ĉe malĝojo de la vizaĝo pliboniĝas la koro.
4La koro de saĝuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsaĝuloj en domo de ĝojo.
5Pli bone estas aŭskulti riproĉon de saĝulo, ol aŭskulti kanton de malsaĝuloj.
6Ĉar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsaĝuloj; kaj vantaĵo ĝi estas.
7Ĉar perforteco forprenas la saĝon de saĝulo, kaj la prudenton malbonigas donaco.

Read Predikanto 7Predikanto 7
Compare Predikanto 7:2-7Predikanto 7:2-7