Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 7

Predikanto 7:16-27

Help us?
Click on verse(s) to share them!
16Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe: kial vi devas vin konfuzi?
17Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta: kial vi devas morti ne en via tempo?
18Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaŭ de alia afero vi ne forprenos vian manon; ĉar tiu, kiu timas Dion, penas plaĉi al ĉiuj.
19La saĝeco faras la saĝulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo.
20Ĉar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.
21Ne ĉiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne aŭdu vian sklavon malbenanta vin:
22ĉar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaŭ vi malbenis aliajn.
23Ĉion ĉi tion mi provis per mia saĝo; mi diris al mi: Mi akiru saĝon; tamen ĝi estas malproksima de mi.
24Kio estas malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos?
25Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj traserĉi saĝecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsaĝeco kaj ke la senscieco estas sensenca.
26Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu plaĉas al Dio, sin savos de ŝi, sed pekulo estos kaptita de ŝi.
27Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto: oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo.

Read Predikanto 7Predikanto 7
Compare Predikanto 7:16-27Predikanto 7:16-27