Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 6

Predikanto 6:5-12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Eĉ la sunon li ne vidis kaj ne konis — al li estas pli trankvile ol al tiu.
6Kaj se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne ĝuus, ĉu ne al unu loko ĉiuj iros?
7Ĉiuj laboroj de homo estas por lia buŝo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla.
8Kaj kian superecon havas la saĝulo antaŭ malsaĝulo, la inteligenta malriĉulo antaŭ aliaj vivaj estaĵoj?
9Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
10Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate, kia estas la homo, kaj ke li ne povas juĝe batali kun Tiu, kiu estas pli forta ol li.
11Ĉar ekzistas multe da aferoj, kiuj plimultigas la vantaĵon; kian do superecon havas la homo?
12Ĉar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?

Read Predikanto 6Predikanto 6
Compare Predikanto 6:5-12Predikanto 6:5-12