Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 5

Predikanto 5:2-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Ne rapidu kun via buŝo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaŭ Dio, ĉar Dio estas en la ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.
3Ĉar sonĝo prezentiĝas per multe da agado, kaj parolo de malsaĝulo konsistas el multe da vortoj.
4Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu ĝin plenumi; ĉar malagrablaj al Li estas malsaĝuloj: kion vi promesis, tion plenumu.
5Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi.
6Ne permesu al via buŝo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke ĝi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj?
7Ĉe multo da sonĝoj kaj vantaĵoj estas ankaŭ multe da vortoj; sed vi timu Dion.
8Se premadon de malriĉulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; ĉar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.
9Kaj superecon en ĉio havas tiu lando, en kiu la reĝo servas al la tero.
10Kiu amas monon, tiu ne satiĝos per mono; kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos utilon: ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
11Ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro, krom vidi ĝin per siaj okuloj?

Read Predikanto 5Predikanto 5
Compare Predikanto 5:2-11Predikanto 5:2-11