Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 4

Predikanto 4:1-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj mi returniĝis, kaj mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.
2Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun;
3kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.
4Mi vidis ankaŭ, ke ĉia laboro kaj ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraŭ alia; kaj ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
5Malsaĝulo kunmetas siajn manojn, kaj formanĝas sian korpon.
6Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo.
7Kaj denove mi turniĝis, kaj vidis vantaĵon sub la suno:
8jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado? Ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona afero.
9Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.
10Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.
11Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu — kiel li varmiĝos?
12Kaj se iu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam ambaŭ kontraŭstaros lin; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos.
13Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa, kiu jam ne povas akiri scion.
14Iu el malliberejo eliris, kaj fariĝis reĝo; alia por reĝeco naskiĝis, kaj tamen estas malriĉa.
15Mi vidis, ke ĉiu vivanto iras sub la suno kun la junulo: ĝi estas la alia, kiu okupos lian lokon.

Read Predikanto 4Predikanto 4
Compare Predikanto 4:1-15Predikanto 4:1-15