Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 2

Predikanto 2:4-22

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Mi entreprenis grandajn farojn: mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn;
5mi aranĝis al mi ĝardenojn kaj arbaretojn, kaj plantis en ili ĉiafruktajn arbojn;
6mi aranĝis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn, kiuj kreskigas arbojn;
7mi akiris al mi sklavojn kaj sklavinojn, kaj domanojn mi havis; ankaŭ da bruto granda kaj malgranda mi havis pli multe, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem;
8mi kolektis al mi ankaŭ arĝenton kaj oron, kaj juvelojn de reĝoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn.
9Kaj mi pligrandigis kaj plimultigis ĉion pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem, kaj mia saĝeco restis kun mi.
10Kaj ĉion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi fortenis mian koron de nenia ĝojo, ĉar mia koro ĝojis pri ĉiuj miaj laboroj; kaj ĉi tio estis mia rekompenco por ĉiuj miaj laboroj.
11Kaj mi ekrigardis ĉiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj ĉiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin: kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.
12Kaj mi turnis min, por rigardi saĝecon kaj malsaĝecon kaj sensencecon; ĉar kion povas fari homo, venonta post reĝo, en komparo kun tio, kion tiu jam antaŭ longe faris?
13Kaj mi vidis, ke havas superecon la saĝeco antaŭ la malsaĝeco, kiel havas superecon lumo antaŭ mallumo.
14La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mallumo; sed mi ankaŭ eksciis, ke unu sorto atingas ilin ĉiujn.
15Kaj mi diris en mia koro: Ankaŭ min atingos tia sama sorto, kiel la malsaĝulon; por kio do mi estis pli saĝa? Kaj mi diris en mia koro, ke ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
16Ĉar pri la saĝulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsaĝulo; en la tempoj estontaj ĉio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas saĝulo egale kiel malsaĝulo!
17Kaj mi ekmalamis la vivon; ĉar abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj fariĝas sub la suno, ĉar ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
18Kaj mi ekmalamis ĉiun laboron, kiun mi laboris sub la suno; ĉar mi devos lasi ĝin al homo, kiu estos post mi.
19Kaj kiu scias, ĉu estos saĝa aŭ malsaĝa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj streĉis mian saĝon sub la suno? Ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
20Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno.
21Ĉar ofte oni vidas homon, kiu laboras en saĝo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por ĝi; ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj granda malbono.
22Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?

Read Predikanto 2Predikanto 2
Compare Predikanto 2:4-22Predikanto 2:4-22